miercuri, 25 ianuarie 2012

CHEIA LIMBII ESPERANTO (Ŝlosilo de la lingvo Esperanto-rumanlingve)

 ,,Ŝlosilo” de la lingvo Esperanto en la rumana lingvo.
                                                                              de Marian Vochin
Angla esperantisto H.F.Höveler, konata sub la pseŭdonimo Ĉefeĉ, estiĝis en Londono, en jaro 1905, fondaĵon ,,Internacia Propagandejo Esperanto”, kiu presigis kaj vastigis milcentojn de propaganda libretoj nomataj ,,ŝlosiloj”, en diversaj nacilingvoj, ĉiuj samaj: 24 paĝoj en kovrilo 4 paĝa, format 11x7, pezo 5 gramoj. Aliaj personoj daŭrigis la entreprenon de Ĉefeĉ, iufoje deflankiĝante de liaj modeloj, -32 paĝoj anstataŭ 24, plia pezo, iom alia formato, tamen konservante la enhavon: enkonduko, gramatiko, Esperanto-nacia vortareto kun 1890-2000 radikoj, anoncoj pri societoj kaj lerniloj en koncerna nacia lingvo. Antaŭ la entrepreno de Ĉefeĉ, aperis samajn ,,ŝlosilojn”, kiel : Boirac-Ŝlosileto kvarlingva-(angla,franca, germana kaj latina), 1903,Dijon,Touring –Club de France, 24 paĝoj, format 17x11; kaj [Čejka]-Schlüssel zur internacionalen Hilfssprache Esperanto, 1903, Bystrice Hostyn, 32 pag.,formato 14x9 (germane). Pri la utileco de la ŝlosiloj kiel propagandiloj, en la Dresdena propaganda kunveno, dimanĉon la 16-a de aŭgusto 1908, s-ro Henriko Fischer-Galati (Rumanio), faris paroladeton en kiu li rakontis kiamaniere li fariĝis esperantisto, uzante ,,malgrandan libreton en angla lingvo, unu el la tiel nomataj Esperanto-ŝlosiloj”. De tiam, preskaŭ ĉiuj novaj ŝlosiloj enhavas presite dorskovrilon paroladeton de Henriko Fischer-Galati :,,Kia maniere mi fariĝis esperantisto”-nacilingve. Revenante en Rumanio post Universala Kongreso el Dresdeno, Henriko Fischer-Galati renkontiĝis en Bukureŝto kun D-ro Gabriel Robin , parolante pri la disvastigo de Esperanto en Rumanio, inkluzive pri la apero de la ,,ŝlosilo” de Ĉefeĉ en rumana lingvo. Li informis s-ron D-ro Gabriel Robin, ke li deziras presigi ,,ŝlosilon” en rumana lingvo, por kiu ankaŭ ricevis akordon de Ĉefeĉ kune kun 100 frankoj kiel subvencio. D-ro Gabriel Robin diris al H.Fischer-Galati ke li jam delonge sendis rumanan manuskripton de la ,,ŝlosilo”al Ĉefeĉ presigi ĝin. Rilate al tiu aspekto, Fischer nenio scias, kvankam li parolis kun Ĉefeĉ kaj s-ro P.Blaise, sekretario de la fondaĵo. Tamen, li asertas ke estas preta presigi la manuskripton de D-ro Gabriel Robin, se li ricevus ĝin, sen mencii la nomon de la tradukisto ĉar Ĉefeĉ ne konsentas. D-ro Gabriel Robin rifuzas doni manuskripton al s-ro Fischer-Galati kun argumento ke ,,hungara eldono de la ,,ŝlosilo”mencias la nomon de tradukisto-Lengyel”. Ek de jaro 1909, eldonejo ,,Editura Esperantista Romana” en Galati, aperigas la ,,Ŝlosilon de la lingvo Esperanto”kun 24 paĝoj, en kovrilo 4 paĝa, formato11x7, pezo 5 gramoj, tradukita de Henriko Fischer-Galati. La
libreto enhavas vortareton kun 1970 vortradikoj. Sur la dua kovrilpaĝo estas menciite mallongaj informoj el esperantista agado en Rumanio, kaj tria kovrilpaĝo enhavas sciigojn pri esperantaĵoj presitaj por rumanlingvanoj. La lasta kovrilpaĝo enhavas rumanlingvan paroladeton de H. Fischer-Galati ,,Kia maniere mi fariĝis esperantisto” .Fondaĵo donacita de s-ro Pragano en jaro1927,ebligis al Rumana Esperantista Societo eldonon de pluraj propagandaj presaĵoj praktikaj bonaspektaj. RES estiĝis komiteton gvidata de S.Pragano, Harabagiu kaj Rabinoviĉi kiu preparis represon de antaŭmilita ŝlosilo de H.Fischer-Galati.Sed, la dua konferenco internacia por la apliko de Esperanto en Parizo 1925, rekomendis, ke la ŝlosiloj estu reeldonotoj en ĉiuj lingvoj, kun kompletigo de komercaj vortoj. Laŭ iniciato kaj sub la aŭspicioj de Internacia Centra Komitato en Geneve, dank`al la modela laboro de S-roj Sigismundo Pragano kaj Henriko Harabagiu en Bukureŝto, en februaro 1928 aperis,,Ŝlosilo de Esperanto”(Cheia limbei Esperanto) laŭ Ĉefeĉ-maniero kaj normo proponita de la Komerca Konferenco en Parizo. Ĝi aperis ĉe eldonejo ,,Tiparnita”.Per tio, la rumana esperantista movado akiris unikan kaj tre valoran propagandilon, kiu oni povas uzi en ĉiuj okazoj. En du monatoj oni vendis 3000 ekzemplerojn, ĉar en 30 librovendejoj kie troviĝis tiujn libretojn oni vendis tage 50-60 ekzemplerojn. La eldonkvanto estis elĉerpita kaj Sigismundo Pragano devis presigi alian eldonon en la sekvonta jaro ĉe eldonejo ,,Cartea Medicala”. La nova ŝlosilo ne similas kun la ŝlosilo antaŭmilita de H.Fischer-Galati. Ĝi estas alia, enhavas 32 paĝojn, vortareto kun 1992 vortoj kiu entenas ĉiujn radikojn el ,,Universala Vortaro”de Zamenhof. Ankaŭ en paĝo ok enhavas ,,Tabelvortojn”. La ŝlosilo estas kompletigita, kiel la novaj alilingvaj eldonoj, per komerca terminaro kun 331 vortoj; informoj pri la interna kaj internacia esperantistaj movadoj kaj nomo de la lerniloj rekomenditaj por rumanlingvanoj. Ni povas diri ke rezultis novan ,,Ŝlosilon de Esperanto”.
BIBLIOGRAFIO:
1.[Ĉefeĉ E]-,,Cheia limbiiEsperanto”,24p.[1909],Editura Esperantista Romana, Galati;
2. [s.a]-,,Cheia limbei Esperanto”,32p.,,Tiparnita”,[1928]
3. [s.a]- ,,Cheia limbei Esperanto”,32p.Tip.Cartea Medicala,1929,[2-a eldono]
4.,,Esperanto”-nr.2/1928, pag.40, Geneve.Organo de UEA;
5.,,Rumana Esperantisto”-nr.3/1908,pag.68, Bucuresti;
6.P.E.Stojan-Bibliografio de Internacia Lingvo,1929,Tour de l`Ile, Geneve;pag.300-301;

Niciun comentariu:

Trimiteți un comentariu